Ádám Szirtes
Aspekto
Ádám Szirtes [sirteŝ], laŭ hungare kutima sinsekvo Szirtes Ádám estis hungara aktoro. Lia filino estis Ági Szirtes, lia nepino Anna Pálmai.
Ádám Szirtes naskiĝis, kiel Szvitek Ádám la 10-an de februaro 1925 en Tápiósáp - mortis la 27-an de julio 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ádám Szirtes frekventis aktoran akademion, poste li komencis sian aktoran karieron en 1950. Inter 1952–1957 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc), poste ĝis 1974 al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro Kisfaludy, inter 1976-1985 al Teatro Thália (Budapeŝto). Lia filino same estas aktorino. Li ricevis premion Kossuth en 1988, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 73 kinejaj filmoj inter 1948-1989, ekzemple Subplando da tero, 1948; Karuselo, 1955; Surveturo, 1955; En uniformo, 1957; Dudek horoj, 1965; Malvarmaj tagoj, 1966
- 48 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-1989, ekzemple Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1970; La nigra urbo (filmo), 1971; Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971
- diversaj teatraj roloj, ekzemple József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Tiborc kaj banuso Petúr; Sándor Petőfi: Tigris és Hiéna (Tigro kaj hieno) - Sámson; Húsz óra (Dudek horoj) - Anti Balog